Ĉi tiu demando mi faris al mi mem kiam mi ekfilozofiadis pri kina produktado kaj Spiritismo. Mi ankaŭ rigardis ke aliaj homoj pripensis la enhavojn de filmojn laŭ siaj spertoj. Tiel, oni eblas analizi filmon rigardante mensaj statoj; familiaj, amikecaj, profesiaj kaj moralaj celoj. (Sed ne nur).
Ekzemple, en Braveheart (Mel Gibson), oni eblas trovi tie leciono pri estreco. Ekzistas, angle, iuj famaj filmoj pri grandaj geinstruistoj: To Sir with love (Sidney Poitier), Dead Poets Society (Robin Williams), Pay It Forward (Kevin Sapcey) kaj Freedom Writers (Hillary Swank).
Pri familiaj rilatoj, ni havas la filmon kaj televida programo "A Grande Família" (Granda Familio), kaj aliaj kiel "A Partilha" (La Divido) kaj "O Quatrilho" (La Kvaropo).
Instruistoj ankaŭ eblas uzi filmojn por apogi lernadon de multaj lernaj fakoj: Historio, Geografio, Matematiko, Fiziko, nacia kaj eksterlanda lingvo (kiam la celo estas interesigi la gelernantojn pri Literaturo, ili povas emi anstataŭigi librojn al vidbendaj adaptaĵoj). Ekzemple, biografiaj filmoj pri historiaj eventoj kaj personoj eblos interesigi kaj faciligi la komprenon de epoko. Scienc-fikciaj filmoj eblos klarigi konceptoj; pli antikvaj filmoj povos surprizi la gelernantoj pro antaŭvido de teknologio kaj s.ciencaj trovaĵoj.
Kiu vidis Spiderman rigardis la konsekvencon al Peter pro nehaltigo de la ŝtelisto: onklo Ben estis mortigita, kaj post la okazo, la heroo uzas la frazon "Granda povo, granda respondeco" por gvidi lian agadon ekde tiam. Kaj ĉiun kiun Peter/Spiderman savas, li provas mildigi sian kulpon.
La serio Harry Potter (libroj kaj filmoj) temas pri amikeco, maturiĝo, perdo, kuraĝo, kaj libera volo.Homaj temoj.
Pedagogistoj, filozofoj kaj eĉ psikanalizistoj analizis filmojn kaj publikigis librojn pri iliaj vidpunktoj. Negocaj revuoj komentas filmojn kiel "Wall Street" kaj ĝia sekva "... Money Never Sleeps"(Michael Douglas).
Televid- kaj film-skribistoj kaj reĝisoroj entenas en iliaj verkoj memorojn, konojn, sentojn kaj spertoj. Ili estas homoj kiel ni. Do, nature, ili spegulas pli-malpli fidindece.
.Ni eblas vidi filmojn kaj televid-seriojn kiel amuzaĵoj aŭ kiel helpiloj por mediti pri la vivo aŭ lerni ion novan.
Kiam mi komencis uzi tiajn "vitrokulojn", neniam plu mi rigardis la produktojn de "sepa arto" same. Kiam mi vidas filmon, mi ankoraŭ amuziĝas (se la filmo ŝajnas al mi bona), sed mi ne distriĝas. Mi atentas la historion, la aktoradon, la scenejojn kaj mi profitas ĝin multe pli.
terça-feira, 13 de dezembro de 2011
Assinar:
Postar comentários (Atom)
Nenhum comentário:
Postar um comentário